@fanjo@esperanto.masto.host avatar

fanjo

@fanjo@esperanto.masto.host

Eterna imperiestrino de Esperantujo kaj Meksiko.

This profile is from a federated server and may be incomplete. Browse more on the original instance.

fanjo, to random Esperanto
@fanjo@esperanto.masto.host avatar

En 2011 mi ŝanĝis mian fakon de komputila inĝenierado al elektronika, ĉar mi kredis, ke mi ne povas programi. En 2022 esperantista programisto konvinkis min, ke mi ja povas programi kaj serioze eklernis programadon. Hodiaŭ mia unua tirpeto al vera deponejo estis kunfandita. Nekredeble 🥲

fanjo, to random Esperanto
@fanjo@esperanto.masto.host avatar

Se estas tiom da programistoj en Esperantujo, kial la oficialaj Esperantaj retejoj aspektas kvazaŭ el la 1990-aj jaroj? (Mi estas programisto, sed mi ne kreas retejojn. Ne rigardu min.) 😂

fanjo,
@fanjo@esperanto.masto.host avatar

Neniam interesigis min fasad-kreado. Kiam mi eklernis programadon, mi pensis "mi estos servil-programisto aŭ nenio" (poste miaj pensoj iom ŝanĝiĝis). Mi lernis la bazajn HTML kaj CSS, sed nun mi volas lerni krei belajn fasadojn nur por pruvi, ke mi estas pli efika ol UEA 😈

fanjo, to random Esperanto
@fanjo@esperanto.masto.host avatar

Mi: Mi pensadas viziti psikologon denove, ĉar mi ege timas kaj maltrankviliĝas, ke mi ne estas sufiĉe inteligenta por mia laboro.
Mia panjo: Simple ne maltrankviliĝu.
Mi: 💀

fanjo, to random Esperanto
@fanjo@esperanto.masto.host avatar

Mi vidas "enirnivelan" laborpostenon 😁
La postuloj: ni bezonas minimume 4-jaran sperton 💀

fanjo, to random Esperanto
@fanjo@esperanto.masto.host avatar

Ĉu vi sopiris min?

fanjo, to random Esperanto
@fanjo@esperanto.masto.host avatar

Du belorusoj diris, ke mi aspektas tre memfida pri mia scio. Mi certe ne uzus la vorton "memfida" por priskribi min. Ŝajne la aŭtisma masko, kiun mi disvolvis dum mia tuta vivo tre bone funkcias 😅

fanjo, to random Esperanto
@fanjo@esperanto.masto.host avatar

Mia mentoro konsilis al mi uzi MySQL Workbench, ĉar supozeble tio estus pli facila. Mi diris "bone" kaj iom uzis ĝin, sed mi tuj revenis al komandlinia interfaco. Mi neniam trovas tion, kion mi volas per grafika interfaco!

fanjo, to random Esperanto
@fanjo@esperanto.masto.host avatar

La lando, kie mi plej suferis rilate al publika transporto: kompreneble Usono. Ĉio estis malproksime kaj malfacile piedirebla, la busoj alvenis post horoj, miaj usonaj amikoj devis kunporti min ĉien per aŭto, mi uzis tro da Uber-taksioj!

fanjo, to random Esperanto
@fanjo@esperanto.masto.host avatar

Ĉiuj scias, ke mi estas eterna imperiestro de Esperantujo kaj Meksiko, sed malmultaj homoj scias, ke mi estis ankaŭ prezidanto de Finnlando kaj ke mia foto aperas en muzeo apud la fotoj de aliaj eksprezidantoj. Dum mia glora regado la manĝado de takoj pokape atingis maksimumon.

fanjo, to random Esperanto
@fanjo@esperanto.masto.host avatar

Ni ne havas veran internacian neŭtralan lingvon ĉar ĝi enhavas vortojn kiel "funto", "colo", "futo", "mejlo". Ni forigu tiajn aĉaĵojn el nia kara lingvo!

fanjo,
@fanjo@esperanto.masto.host avatar

@lapingvino Mi iom povas pardoni la marmejlon ĉar ĝi estas akceptata de la internacia sistemo de unuoj, sed ĝis hodiaŭ mi neniam aŭdis pri la nederlanda kaj germana funtoj. Oni ĉiam povas diri "duonkilogramo" ;)

fanjo, to random Esperanto
@fanjo@esperanto.masto.host avatar

Kompreneble aŭtismuloj havas aŭtismajn trajtojn, sed havi aŭtismajn trajtojn ne nepre sufiĉas por esti aŭtismulo.

fanjo,
@fanjo@esperanto.masto.host avatar

@KimiEO Ankaŭ mi! Mi dubas ĉiutage. Tamen mi legis, ke tre ofte virinoj, kiuj estis diagnozitaj kiel plenkreskuloj, dubas pri sia diagnozo. Mi antaŭe ricevis kelkajn aliajn diagnozojn, sed ili ne vere klarigis mian situacion. Aŭtismo estas la sola diagnozo, kiun mi taksas ĝusta.

Vi komprenas la hispanan, ĉu ne? https://specialisternespain.com/sindrome-del-impostor-en-autismo-parte-ii/

fanjo,
@fanjo@esperanto.masto.host avatar

@KimiEO Jes! Mi pensadas "eble la normaluloj, kiuj tre agreseme asertas, ke ni ĉiuj estas iom aŭtismaj, eble pravas!" 😬

fanjo, to random Esperanto
@fanjo@esperanto.masto.host avatar

Se mia cerbo fakte malsamas, se mia mondkoncepto malsamas, kial mi devus havi normalan vivon? Mia tuta malfeliĉo rilatas al miaj provoj aparteni, kie mi ĉiuokaze neniam apartenus. Nun mi faras tion, kion mi volas. Mi unuafoje en mia vivo ne sentas tiun teruran debiligan malĝojon.

fanjo,
@fanjo@esperanto.masto.host avatar
fanjo, to random Esperanto
@fanjo@esperanto.masto.host avatar

Mi ne komprenas kial en ĉiuj laboroj miaj kunlaborantoj petas al mi helpon. Ĉu mi aspektas kvazaŭ mi scias, kion mi faras? Ĉu mi aspektas amikema? Verdire mi preferus paroli al neniu 😂

fanjo,
@fanjo@esperanto.masto.host avatar

Dum 20 minutoj mi klarigis git al kunlaboranto, kiu neniam uzis ĝin. Feliĉe li devis foriri ĉar mi estus klariginta eĉ git rebase --interactive ĝis noktomezo.

vilhelmo, to random Esperanto

Antaŭ tri tagoj estis anoncita la Dekan Oficialan Aldonon al la Universala Vortaro, fare de la Akademio de Esperanto.

https://www.akademio-de-esperanto.org/decidoj/10oa.html

Argentino kaj Bonaero jam estas oficialaj vortoj, kune kun multaj aliaj. 😋
Mankas Lepsiko, kvankam tio, ke ĝi estas Zamenhofa vorto. 🧐

fanjo,
@fanjo@esperanto.masto.host avatar
fanjo,
@fanjo@esperanto.masto.host avatar
fanjo, to random Esperanto
@fanjo@esperanto.masto.host avatar

La nova albumo de Tenhi estas belega. Mi fiere povas diri, ke mi persone konas iun, kiu persone konas ilin.

Malhela folkmuziko el Finnlando 🇫🇮

https://youtube.com/playlist?list=PLToXWne2Bk-fg8wK1exd5esW6Q13rHHiQ&si=uvyX37NStygthbJU

fanjo,
@fanjo@esperanto.masto.host avatar

Animals (1977), sendube mia plej ŝatata albumo de Pink Floyd. Mi aŭskultis la tutan albumaron, ne nur Dark Side of the Moon aŭ The Wall, do mi ja rajtas diri tion 💅

Ne necesas enkonduko por ili, ĉu?! 🏴󠁧󠁢󠁥󠁮󠁧󠁿

🐷🐶🐷🐑🐷

https://music.youtube.com/playlist?list=OLAK5uy_kx2ms2CMTJKDuil5I9NrmkQ_iV6lQKefg&si=Rpy_bUTSTZIgtsPD

fanjo,
@fanjo@esperanto.masto.host avatar

Bonegas la nova albumo, The Harmony Codex, de Steven Wilson. Li neniam timas eksperimenti. Li ĉiam ŝanĝiĝas, ĉar tielas kaj la vivo kaj la homoj.

Art Rock (pardonu la anglaĉaĵojn; mi jam rezignis traduki la ĝenrojn) el Anglio 🏴󠁧󠁢󠁥󠁮󠁧󠁿

https://music.youtube.com/playlist?list=OLAK5uy_nY4ZBkws12SlAtCmLPjcL2ykxjW4VIQck&si=RezxkUVbogXNRRWP

fanjo,
@fanjo@esperanto.masto.host avatar

Hodiaŭ mi rekomendas la albumon In Dreams and Time de Ancestors (Usono 🇺🇸).

Ĝenro: psikedela rokmuziko

Ne aŭskultu se vi ne povas toleri 20-minutajn kantojn!

https://music.youtube.com/playlist?list=OLAK5uy_nCEG6xIuv0sNpnmT87RPbNEY4I-MKlrbo&si=Yw0HwaC6SbfUgsxc

fanjo,
@fanjo@esperanto.masto.host avatar

@simonvarwell Ŭaŭ mi ne sciis!

  • All
  • Subscribed
  • Moderated
  • Favorites
  • provamag3
  • InstantRegret
  • mdbf
  • ethstaker
  • magazineikmin
  • GTA5RPClips
  • rosin
  • thenastyranch
  • Youngstown
  • osvaldo12
  • slotface
  • khanakhh
  • kavyap
  • DreamBathrooms
  • JUstTest
  • Durango
  • everett
  • cisconetworking
  • Leos
  • normalnudes
  • cubers
  • modclub
  • ngwrru68w68
  • tacticalgear
  • megavids
  • anitta
  • tester
  • lostlight
  • All magazines