Se estas tiom da programistoj en Esperantujo, kial la oficialaj Esperantaj retejoj aspektas kvazaŭ el la 1990-aj jaroj? (Mi estas programisto, sed mi ne kreas retejojn. Ne rigardu min.) 😂
@fanjo retdezajnado en Esperantujo estas preskaŭ ĉiam antikvaĉa. Mi tute ne scias kial. Frustras. Eble Zamenhof postulis ĝin en lia unua perdita retejo.
Neniam interesigis min fasad-kreado. Kiam mi eklernis programadon, mi pensis "mi estos servil-programisto aŭ nenio" (poste miaj pensoj iom ŝanĝiĝis). Mi lernis la bazajn HTML kaj CSS, sed nun mi volas lerni krei belajn fasadojn nur por pruvi, ke mi estas pli efika ol UEA 😈
Add comment